2025-03-14 05:04
Antaŭhieraŭ mi instalis kontraŭ-moskitan kurtenon, kaj ĉi tiujn du tagojn mi dormis tre bone, sen ĝeno de moskitoj!
Mi daŭre instalis kontraŭ-moskitajn kurtenojn dum multaj jaroj kaj estis bone protektita, do mi eĉ ne pensis pri la problemo de moskitoj.
Tamen, antaŭ la antaŭ-novjara granda purigado, mi malkontentis pri ĝi ĉar ĝi fariĝis malnova kaj flaviĝis. Krome, en la vintra sezono, ĝi ne estis necesa, do mi ankoraŭ ne aĉetis novan kaj forgesis pri tiu ĉi forta ŝildo.
Esperanto